Novaj religioj de Japanio

Oni konas sub la nomo "novaj religioj" (japane 新宗教, ŝinŝukjo) aron da religiaj movadoj kiuj aperis en Japanio depost la mezo de la 19-a jarcento. Multaj estas "sinkretismaj", kio signifas ke ili povas miksi elementojn de Ŝintoismo, Budhismo, Konfuceismo, Taoismo, la Bahaa Kredo kaj Kristanismo kaj ankaŭ okcidentaj ideologioj kiel, ekzemple, komunismo. Multaj novaj religioj estas fonditaj de virino, kies anoj havas grandan influon el la movado. La novaj religioj plej ofte havas geografian centron, kiu estas templo, templaro aŭ tuta urbo.

La plej grandaj novaj religioj estas Tenrikjo kaj Soka Gakkai. La plej konata en Esperantujo estas Oomoto, pro ties apogo al Esperanto.

Ekzistas pli ol kvarcent novaj religioj kaj eble 15 elcentoj da homoj en Japanio estas anoj de ili. Tamen multaj japanoj estas samtempe anoj de pluraj religioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search